You are on page 1of 2

La taglibroj de Petr Ginz

Ĉeĥoslovakio

Holokaŭsto – Auschwitz – Terezin – kontraŭjudismo – Prago - infanoj

La taglibro de Petr Ginz (1928-1944) memorigas tiun de Anna Frank, sed la priskribitaj
eventoj okazas ĉi-foje en Prago. La aŭtoro estas eta talentulo, kiu suferis similan finon al tiu
de la juna nederlandino. La libro eldoniĝis en 2004, pli ol sesdek jaroj post kiam ĝi estis
verkita. En 2006 ĝi publikiĝis en la hispana, germana, nederlanda, kataluna, italiana, angla,
hungara, japana kaj sveda; en 2007 en la angla, en 2008 en la hebrea, en 2010 en la franca
ktp.

En Esperanto aperis frue, en 2005. El la ĉeĥa tradukis Vlastimil Novobilský kaj Věra
Novobilsk, ambaŭ filoj de esperantistoj: la patro de Věra estis konata poeto, dum tiu de
Vlastimil pereis en Mauthausen. Krom la taglibro, la libro enhavas plurajn tekstojn de Chava
Pressburger (naskiĝinta Eva Ginzová), kune kun aro da desegnaĵoj kaj bildoj de Petr, kaj
ankaŭ aliajn mallongajn tekstojn, interalie iun de la tradukisto Vlastimil pri la multaj rilatoj de
la familio Ginz al Esperanto. Fakte, kaj Petr kaj sia fratino Eva estis esperantistoj, same kiel
siaj gepatroj – Ota Ginz kaj Marie Ginzová konatiĝis en la Universala Kongreso de Prago en
1921 – kaj ankaŭ aliaj familianoj. Progresema homo, Ota Ginz instruis Esperanton kiel
militkaptito en Rusio al hungaraj samsortanoj, kaj restos fidela al la internacia lingvo dum sia
tuta vivo. Eĉ post la dua mondmilito li uzis ĝin kiel pontlingvon inter la ĉeĥoslovaka kulturo
kaj foraj lingvoj, kiel la ĉina, la japana aŭ la hebrea.

La unuan komenton en sia taglibro Petr verkis la 19-an de novembro 1941. Ankoraŭ
dektrijarulo, li komencas dokumenti la persekutadon de la judoj en Prago, vera geto sen
muroj. Tagon post tago la leganto sekvas la evoluon de la eventoj, klarigata detale sed sen
emocio. La lasta skribaĵo estas de la 8-an de aŭgusto 1942, unu monaton antaŭ lia deporto al
Terezin. Tie li restadis du malfacilajn sed ankaŭ kreemajn jarojn, verkante interalie vortaron
ĉeĥa-Esperanto kaj la klandestinan gazeton Vedem. Fine li estis sendita al Auschwitz.

En liaj skribaĵoj aperas najbaroj, amikoj, familianoj... Tio estas, lia ĉiutaga vivo, sed ne nur.
Kiel substrekas Leo Pavlát, direktoro de la juda muzeo en Prago, “legado de la taglibraj notoj
de Petr Ginz prezentas ankaŭ pli ĝeneralan enrigardon en la sorton de la judoj dum la dua
mondmilito, unikan pliproksimigon de la atmosfero de la okupita Prago el vidpunkto de ĝia
juda loĝantaro” (p. 8). Alivorte, tiu ĉi taglibro havas grandan historian valoron.

Influita de Jules Verne, la frumatura Petr ankaŭ aŭtoris plurajn novelojn kaj romanojn,
poemis kaj multon desegnis – nur en Yad Vashem troviĝas pli ol 120 desegnaĵoj liaj. Plej
konate estas Luna pejzaĵo. Tiu ilustraĵo de la Tero vidata el la Luno fariĝis internacia simbolo
de la Holokaŭsto kiam la israela astronaŭto Ilan Ramon decidis kunpreni ĝin por la vojaĝo de
la kosmoŝipo Columbia, kiu eksplodis la 1-an de februaro 2003. Tiun tagon Petr Ginz
fariĝintus 75-jarulo.
La tradukistoj deziras, ke tiu ĉi libro “disportu avertan mesaĝon precipe al la junaj generacioj
en diversaj landoj de la mondo, kiuj ne rekte spertis la krudan bestiecon de la naziismo kaj
povus facilanime opinii, ke temas pri io longe pasinta, ne plu ripetebla” (p. 6).

Fonto:

Chava Pressburger, Taglibro de mia frato, Prago, Kava-Pech, 2005. Trad. Vlastimil Novobilský
kaj Věra Novobilsk.

Vlastimil Novobilský, “Ota Ginz. Esperantisto en Ĉeĥoslovakio”, En La arto labori kune.


Festlibro por Humphrey Tonkin, Red. Detlev Blanke kaj Ulrich Lins, Roterdamo, UEA, 2010,
pp. 491-497.

Bildo:
Petr Ginz, La tegmentoj de Prago, 1939. Arta Muzeo de Yad Vashem.

You might also like